Banu Hilal | |
---|---|
etno • tribo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La Banu Hilal (en araba: بنو هلال aŭ الهلاليين) estis konfederacio de triboj de Arabio el la regionoj Heĝazo kaj Naĝdo de la Araba Duoninsulo kiuj elmigris en Nordafrikon en la 11a jarcento. Mastroj de vastaj ebenaĵoj de Naĝdo, ili iel ĝuis iom fifaman reputacion, eble pro sia relative malfrua (inter arabaj triboj) konverto al Islamo kaj rakontoj de ties kampanjoj en la landlimaj teritorioj inter Irako kaj Sirio. Kun la revolucia movado de Karmatoj en Barejno kaj Omano, ili partoprenis en la rabadfo de la urbo Mekko en 930 en sia lukto kontraŭ la Fatimida Kaliflando. Kiam tiu lasta iĝis posedanto de Egiptio kaj fondintoj de Kairo en 969, ili tuj limigis la ribelemajn Beduinojn suden antaŭ sendi ilin en Magrebon.